al     X-koda dosiero



Unikoda dosiero

SERĈANTE   LA   VERDSTELAN   DIINON

 

     Esperanto apartenas al la tuta homaro. Ĉiu unuopulo, grupo aŭ registaro rajtas fari ian taskon per Esperanto; donaco al la tuta homaro ne estas utila, ĝis iu utiligas ĝin. Sed laboro por Esperanto, kaj precipe la oficiala tutmonda poresperanta organizo Universala Esperanto-Asocio, devas esti kiel eble plej perfekte neŭtrala, pro honesteco, justeco, universaleco, ekvilibro, kunlabora harmonio, kaj eĉ la sekureco de esperantistoj sub diversaj reĝimoj. Iu jan provo ligi UEA al iu partio, eklezio, bloko da ŝtatoj, nur malgrandigus ĝin.

     Tiun neŭtralecon ni ĉiuj respektu kaj gardu.

     Estas ankaŭ grave, ke esperantistoj ne malgrandigu la glorajn kaj grandiozajn eblecojn de Esperanto, donante al eksteruloj la impreson, ke temas pri ia stranga sekto, ia minoritata kulto. Ni ne estas rondo de ŝat-okupuloj; ni proponas al la mondo provitan ekipaĴon tre valoran ekonomike, sociologie, psikologie kaj altkulture. Al eksteruloj, precipe al gravaj publikaj instancoj, ni ĉiam kondutu laŭ tiu koncepto.

     Tamen, ni jam estas ankaŭ difinebla popolo, kun nia propra lingvo kaj propra internacia kulturo, kaj inter ni ni rajtas evoluigi, se ni volas, nian propran folkloron por nia propra plezuro, amuzo, kuraĝigo aŭ eĉ inspiro. Ekzemple, la belege altruisma vivo de L. L. Zamenhof ne gravas al iu ministro pri popola klerigado, kies demando estas pri la praktika nuntempa uzado de Esperanto; sed al ĉiu serioza konvinkita esperantisto tiu nobla animo povas esti helpa ekzemplo.


 

     Ĉu ekzistas iu figuro aŭ iuj figuroj en la mitologio aŭ religio, kiu(j) ŝajnus speciale simpatiaj por esperantistoj?

     En la antikva Egiptujo la diino Seŝeta portis stelon sur la kapo, kaj okupis sin pri libroj kaj skribaj taskoj.

     En la helena panteono troviĝas la diino Atena (aŭ Palasa), diino de inteligento, kiu en antikva Romo iĝis Minerva, kaj la dio Apolono, aŭ Febo, dio de la suno, poezio kaj la artoj, amiko de la Muzoj. Do tiuj povus esti patronoj de lingvaj aferoj, sed nur implice.

     Sed estas en la mikso de budhismo kaj hinduismo, kiu estas la multe varianta populara religio de Tibeto kaj Nepalo, ke ni trovas diinon, kies nomo estas Verda Stelo.  

 

 

 

 

 

 

Harita Tara aŭ Verda Stelo.

Ŝin ni renkontas en Nepalo Malfermas la Pordon, de Tibor Sekelj2.

 

    Do, temis pri parte reala, historia persono. Ŝajnas, ke tiu historia persono iom miksiĝis, en la hindua-budhana panteono, kun la diino Tara, "Stelo", kiu naskiĝis el la larmoj de la granda bodhisatvo Avalokiteŝvaro, al kiu neniu suferanto vokas vane, kaj kiu estas grandioza, nobla, inspira personigo de senfina kompato.

     Do, tiu mitologia Verda Stelo, diino de kompato, amo kaj universala paco, ŝajnas sufiĉe taŭga por esperantistoj.

     La Verda Stelo, sidanta sur lotusa trono, kun lotusfloroj en la mano kaj florgirlandoj sur la brakoj.

     Unu el ŝiaj nomoj estas "ŝi, kiu igas nin transiri"... Por la nepalaj budhanoj, ŝi estas helpantino, kies kompato subtenas la homojn, kiuj transiras la maron de suferoj, kiu estas la vivo. Por tutmonda esperantistaro, tiu nomo povas pensigi pri la verda stelo kiel simbolo de nia ponta lingvo, kiu ebligas al ni transiri multajn barilojn inter popoloj.

------------------

1. De Akademio de Esperanto.
2. Stafeto, La Laguna, 1959, pp.26-7.


Ŝi afable permesis la enretigon de sia ĉapitro (dum tre agrabla tagmanĝo en Montpeliero, Francio).

Paĝo ĝentile gastigata de UTOPIA