speci/o  Unuo de la botanika-zoologia sistematiko, subdivido de genro aŭ de subgenro, konsistiganta specon de plantoj aŭ bestoj kun distingeblaj komunaj ecoj, grupon da individuoj, kies membroj povas interkruciĝi kaj heredigi siajn karakterizaĵojn,

rara/a  Altvalora pro sia malofteco.

minac/i  (tr) 1 Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al li malbonon. 2 Evidentigi, ke ĝi probable baldaŭ okazos kaj alportos malbonon.

sturn/o  Genro el la ordo de paseroformaj birdoj, kun relative larĝa beko kaj longaj, pintaj flugiloj, kiu bele fajfas kaj imitas la voĉojn de aliaj birdoj. —EB 346/4

rembur/i  (tr) 1 Pufigi kusenon aŭ seĝon, plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materialo. 2 Plenŝtopi per pailo aŭ alia materialo la felon de besto por konservi al ĝi la formon de la vivanta besto.

ĥirurg/o  Kuracisto, specialisto pri operacioj. —EB 28/17

kavalir/o   1 En la antikva Romo, civitano apartenanta al tiu el la tri ordoj, kiu estis meza inter la pleba kaj la patricia. 2 En mezepoko, nobelo ricevinta la ~econ. 3 Ricevinto de la malpli alta grado en ordeno. 4 Nobelo distingiĝinta per sia galanteco, precipe akompanata damon, sinjorinon.

turd/o  Relative granda birdo el la ordo de paseroformaj birdoj, kun longa vosto, larĝa, fortika beko iom kurba; kelkaj specioj tre bele kantas. —EB 346/16

varb/i  (tr) 1 Fari per siaj instigoj, ke iu soldatiĝu. 2 Fari per siaj instigoj, ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino.

kurioz/a  Ekscitanta la intereson, scivolecon per sia malofteco, eksterordinareco.

arkan/o  1 Sekreta instruo aŭ rito, rezervita al la inicitoj. 2 Emfaza sinonimo de sekreto.

dispon/i  1 (ntr) Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io. 2 (tr) Havi ion, kion oni povas ĉiumomente uzi; havi tuj preta.

digest/i  1 Fari la ~on de. Post manĝi, alproprigi al si la nutron. 2 Asimili, tolere akcepti.

fad/o  Fenomeno konsistanta el sinsekvaj malfortiĝoj kaj refortiĝoj de io. ~i (ntr) Malfortiĝi kaj malaperi pro fado.

pigr/a  Mallaborema, malpenema.

proviz/i  (tr) Fari ke iu aŭ io ricevu, en pli-malpli granda kvanto, ion bezonatan.

aŭdac/i  (tr) 1 Riski fari ion malgraŭ la danĝeroj aŭ malhelpoj. 2 Riski fari ion, spitante la konvenaĵojn.

Valid XHTML 1.0!