Bril-ero-plen/a  Kun surfaca aspekto kvazaŭ kovrita de pulvoro aŭ diamanta aŭ brile metala.

Statik/o  Malekvilibra elektro al kio kondukilo mankas kaj tial amasiĝas ĝis la tensio sufiĉas por tra-aera salto.

Mustelo  Fulme rapida rabobesto kun longa talio kaj mallongaj gamboj kiu facile ĉasas eĉ en malvasta tunelo. –EB 352/16

Ebur/o  1 Blanka substanco de elefantaj dentegoj. 2 Ĝia koloro.

Nuk/o  Malantaŭa parto de la kolo. –EB 18/21

Cikatr/o  Postsigno de iama vundo sur la haŭto.

Ensembl/o  Tuto de la diversaj pecoj de kostumo, harmonie elfaritaj.

Komput/i (tr)  Mezuri per nombroj la kvanton de kontinua fluo aŭ la unuojn de ripetiĝanta fenomeno kaj adicii ilin. –ilo. Aparato, konsistanta el mezurilo pri tiaj unuoj aŭ kvantoj kaj el kalkul-meĥanismo, kiu montras la rezulton de la nombrado dum difinita tempo. –atoro. –ilo, kiu, uzante tru-kartojn, magneto-bendon, –diskon, aŭ memorblaton, kiel informofontojn, efektiviĝas aŭtomate plurajn sinsekvajn operaciojn, kies rezulton ĝi tenas en alia karto, bendo, disko, blato. RIM. En tiu senco, –atoro ne ĝuste sinonimas la E-an sufikson –ilo: ĉi tiu estas ordinare rezervita por simplaj instrumentoj uzataj per homa mano, dum –atoro montras pli komplikan aparaton aŭ maŝinon, funkciantan pli-malpli aŭtomate. Sekvas, tial, ke –o estas kaj la ago mem kaj ties rezulto, kaj ke –ero devas esti frakcia parto en la daŭro de tiu ago. Tial, strikta logiko malpravigas la oftan misuzon de la vorto “komput-ero” malgraŭ ĝia angla radiko.

Nitrogen/o  Gasa elemento kiu konsistigas la plejmulton de la atmosfero.

Degn/i (tr)  Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon.

Veŝt/o  Senmanika brust-vesto. –EB 34/42

Blok/o  1 Tutaĵo kies elementojn oni povas distingi. 2 Unuiĝo formita el politikaj partioj, komercaj kompanioj.

Blazon/o  Tuto de la insignoj, devizoj kiuj simbolas kaj distingas nobelan familion aŭ grandan organizon.

Florid/o  La plej sudorienta ŝtato de Usono.

IG (substantiva mallongigo) Industria Grupo, komerca kunigaĵo el antaŭe sendependaj industrioj.

Laĉ/o  Ŝnureto kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi k kunligi du partojn de korseto, ŝuoj ktp. –i. Kunligi per laĉo. –EB 99/47

Ŝelk/o  Duobla rimeno, ordinare elasta, metata sur ĉiu ŝultro por porti la pantalonon. –EB 33/47

Sukcen/o  1 Brunete flava diafana mineralo el iama arbosuko. 2 Ĝia koloro.

Diod/o  Duelektroda eletronika ŝaltilo kiu lasas elektran kurenton trapasi nur unudirekte. lum-. Tiu, kiu eligas lumon dum kurento trapasas.

Amplif/i (tr)  Plifortigi per elektronika aparato.

Silici/o  Kristala metaloida elemento el kio oni produktas elektrajn aparaterojn.

Kroĉ/i (tr)  1 Pendigi per hoko. 2 (Fiŝ)kapti per hoko. Tie ĉi, iom kriminala ĉasisto de aŭ homoj aŭ varoj.

Kontuz/i (tr)  Vundi tiel, ke la haŭto bluiĝas sed ne flue sangas.

Endorfin/o  Familio de drogoj naturaj al homa korpo. Artefaritaj, ili servas kuracistojn sed ankaŭ haveblas per la nigra merkato.

Rum/o  Alkohola trinkaĵo farita el sukerkano.

Blat/o  1 Insekto. 2 Malgranda insektoforma elektronika aparatero, kristala transistoraro ŝirmita en plasta aŭ ceramika rektangulo, kun gamboj el metala drato.

Elit/o  Plej bona parto el aro, elektitaro.

Iks/o  Latinalfabeta litero (Ŝŝ). –radio. Elektromagneta radio transviola per kio oni povas foti la internon de korpo.

Kapitulac/i  (ntr) Venkite transdoni sin kaj sian armeon aŭ fortikaĵon al la malamiko, sub precizaj kondiĉoj fiksitaj kune kun tiu.

Demonstr/i (tr)  1 Pruvi per dedukto. 2 Priskribi kaj klarigi, per specimenoj aŭ provoj, kun instrua celo.

Tamp/o  Urbo en Florido apud la Meksika Golfo.

Koridor/o  Trairejo, sur kiu malfermiĝas la ĉambroj de unu sama etaĝo, unu sama apartamento.

Aksel/o  Kavaĵo ĉe la artiko de la brako kun la trunko. –EB 18/26

Kadr/o  Ornamaĵo ĉirkaŭanta bildon aŭ pentraĵon. –EB 48/17

Lubrik/i (tr)  Meti substancon speciale glitemigan inter du frotantajn surfacojn, por faciligi la glitadon.

Kobalt/o  1 Elemento, metalo havanta bluajn kaj ruĝajn kombinaĵojn. 2 Ĝia ruĝete blua (ne purpura!) koloro.

Aspir/i (tr)  Fervore voli atingi ion altigan, glorigan.

Retret/o  Ceda returniro (aŭ forkuro en ian ajn direkton) de armeo (aŭ iu) kiu forlasis pozicion sub la premo de malamiko.

Re-en-cikl-ig-il/o  Aparato, kiu purigas aŭ dividas ion (elspirita aero, urino, merdo, ia ajn forĵetaĵo) en partojn por ke ĝi estu reuzebla; remetas ĝin en la ciklon de uzado.

Retin/o  La plej interna membrano de okulo, sur kiu formiĝas la bildoj. –EB 21/49

Doz/o  Difinita kvanto da medikamento.

Ampol/o  Eta ujo por medikamento al kiu mankas normala malfermilo. –EB 26/32

Suspir/i  (ntr) Esprimi sian bedaŭron, ĉagrenon, doloron de neplenumata deziro, per forta longa elspiro, akompanata per plenda tono.

Turniket/o  Aparato (plej ofte elasta ŝnuro), por premi la ĉefan arterion de membro kaj interrompi la cirkuladon. –EB 17/15

Injekt/i (tr)  Enŝprucigi likvaĵon aŭ gason en ion. –-ilo. –EB 26/28

Skal/o 1 Serio da gradoj, sisteme kaj regule aranĝitaj. 2 Serio de la dividoj de mezuraparato. (tie ĉi simila al EB 142/54)

Anestez/i (tr)  Senigi la kapablon senti (speciale doloron). –aĵo. Substanco, drogo anesteza.

Vual/o  1 Peco el delikata teksaĵo, uzata por kovri ion. 2 Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon.

Sof/o  Plej komforta kanapo (salona benko) sufiĉe longa por tri sidantaj personoj. –EB 44/1

Kontor/o  Loko, en kiu funkcias komerca, industria entrepreno. –EB 238/1-36 Ne konfuziĝu pri “oficejo”, por kiu bezonas, ke oni havu “oficon”, kiu ordinare estas oficiala titolo tia, kian havas prezidanto aŭ io simila.

Hisp(ano)-angl/o  Ano de inter-genta kulturo kun sia propra du-devena lingvo.

mi hermana  - hispana karesa voknomo kiu signifas “mia fratino”.

do svedanja  - rusa saluto kiu signifas “ĝis revido”.

Administr/i (tr)  Prizorgi la aferojn de persono aŭ organismo precipe pri financoj kaj havaĵoj.

Tensi/o  Rezisto kontraŭ ellaso de entenata energio. –iĝi. Streĉiĝi, rigidiĝi pro aŭ haviĝo aŭ interna produkto de energio.

Sandal/o  Piedvesto el nura pladumo al la piedo ligita per rimenetoj. –EB 266/13

Tul/o  Maldika kaj malpeza, retosimila, travidebla teksaĵo.

Hormon/o  Substanco produktata en iu korpa organo por instigi la kreskadon kaj funkciadon de alia organo. Tie ĉi, tiuj, kiuj kontrolas la seksecon.

Serioz/a  Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aŭ kapricoj. fi– –ulo. Iu, al kiu neniu ajn fantazio sufiĉas, speciale en seksaj kuniĝoj. Tia ulo malŝatas, ke prostituit(in)o teatre ludas reagon. Insistante sperti tre veran reagon, fi– –ulo preferas veran timon ol ŝajnan pasion. Al tiu, estas pli facile instigi timon per terura doloro ol akiri verajn amon kaj pasion alimaniere. Tiel, por ke la realeco estu tuta kaj certa.

Komat/o  Nenormala peza dormo, kun malesto de sentokapablo kaj de memvola movkapablo.

Melanĥoli/o  Stato de konstanta sopira malgajeco kaj malvigleco.

Implik/i (tr)  Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn per malordaĵo el ĉirkaŭvolvita, interplektita fadeno, rimeno, ŝnuro ktp.

Latun/o  Ĉiaspeca alojo el kupro kaj zinko. La flava metalo el kio oni fabrikas orkestrajn instrumentajn.

Alumini/o  Blanka, tre malpeza metalo, kun arĝenta brilo.

Hologram/o  Tri-dimensia bildo farita per speciala metodo por kio necesas lasero.

Helic/o  Ŝraŭboforma, volva kurbo sur cilindra surfaco.

DNA  Mallongigo por deoksiribonukleata acido, Makromolekulo en formo de duobla helico kiu troviĝas en la kromosomoj. Tiu ĉi ĥemiaĵo regulas ĉiun eron de reproduktado.

Defi/i (tr)  Aserti al iu, le li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, batalo ktp.

Krisp/o  Ĉirkaŭkola vestaĵo en formo de rigida disko el aŭ akre aŭ ronde faldita tolo surmetita de viroj en la 16a, 17a jarcentoj. –a. Prezentanta surfacon kun multaj pli-malpli regulaj ondetoj aŭ bukletoj.

Efelid/o  Brunaj makuletoj de la suno kaŭzitaj sur la haŭto.

Demenc/o  Simptomaro, karakterizita per la kompleta kaj definitiva ruiniĝo de la psikaj kapabloj, kun aŭ sen akompana perversio de la instinktoj.

Pasi/o  1 Emocio, ĉe kiu la vola elemento fariĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn kaj tendencojn kontraŭajn, ne atendante la sekvojn. 2 Arda kaj senbrida amo.

Rekompenc/i (tr)  Doni aŭ fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aŭ bona ago.

Tuf/o  Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj, haroj, ktp.

Ŝmink/o  Kolora ŝmiraĵo, uzata de virinoj, por akcenti la vizaĝon.

Inhal/i (tr)  Porkurace enspiri vaporon, gason aŭ drogon. –ilo. Aparato, kun buŝingo aŭ naztubo, por faciligi la –on. –EB 23/33 & 24/19

Kling/o  Metala plata parto de instrumento aŭ armilo, destinita tranĉi, segi, piki kaj cetere.

Kalejdoskop/o  Optika aparato, cilindroforma, kiu helpe de speguloj, ebligas ricevi beletajn simetriajn bildojn, ŝanĝiĝantajn ĉe la plej malgranda movo de la aparato. –EB 50/19

Saliv/o  Iom viskeca likvaĵo produktata de glandoj en la buŝo. –i (ntr). Sekrecii salivon.

Hien/o  Hundaspekta besto de afriko konata pro sia dumnokta terura blekado. –EB 353/1

Cejan/o  Floro, trudherbo en grenkampoj, kun belaj rimarkinde koloraj (plejofte bluaj) floroj. –EB 63/1

Glav-mana bato  Laŭ orientaj batalartoj, bato farata per malferma mano, kvazaŭ ĝi estus hakilo.

Sket/i  (ntr) Gliti sur glacio helpe de specialaj botoj. –ado. Tia maniero iri, vintra sporto. –EB 284/1-32

Sketbota klingo.   –EB 284/26

Aerosol/o  Aera aŭ gasa nebulo, en kiu ŝvebas suspensie solidaj aŭ likvaj partikloj. –ujo. Gasprema botelo kun ŝpruciga valvo por ellasi aerosolon.

Silikon/o  Ĝenerala nomo por diversaj organikaj siliciokombinaĵoj, plej ofte la polisiloksanoj, kiuj estas el longaj ĉenmolekuloj en kiuj alternas silicio kaj oksigeno.

Balistik/o  Scienco pri la trajektorio kaj rapideco de la pafaĵoj. –EB 87/73

Kaŭr/i   (ntr) Sidi sur la kalkanoj. –EB 278/13

Adrenalin/o  Hormono el la surrenaj glandoj, kio instigas la muskolojn al forteco kiam oni sentas aŭ koleron aŭ timon.

Ambulanc/o  Veturilo uzata por transporti vunditojn. –EB 253/59 & 255/19 –isto. –EB 255/21

Cibernetik/o  Scienco pri la regado kaj interkomunikado ĉe la aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj unuflanke, ĉe la estuloj kaj homkomunumoj aliflanke. –a. Estanta kombinaĵo el ambaŭ maŝinaj kaj amimalaj partoj.

Traĥe/o  Spirtubo ĉe vertebruloj, kondukanta la aeron de la faringo al la plumoj. –EB 22/4

Malsupra kava vejno  Tiu vejno kiu kondukas al la koro ĉiom da la sango el la suba korpo. –EB 22/57

Horde/o  Grajno el kiu oni faras bieron.

Valid XHTML 1.0!