La urbo fandas, ĝiaj randoj malklariĝante en la aŭgusta varmeco, la konstruaĵoj ondante. Sera fermas la okulojn kaj apogas la tempion kontraŭ la malvarmeta metala kadro de fenestro. Imago-bildoj de oranĝa flamo pulsas ĉe la malantaŭo de ŝiaj palpebroj. Tuj sub la fenestro, malvarmaera dukto ŝajnas flustri, per iu stranga lingvo urĝi ŝin elekti iun agadan kurson. Ŝi ne scias tion, kion ĝi deziras. Ŝi skuetas la kapon, sentante elĉerpiĝon frapi al ŝi.
“La subuloj de Kuninham ofertas monon kontraŭ via kaptiĝo, mi hermana.” Tio estas la mola voĉo de la Hetmano. “Mi informis surstrate, ke iu ajn, kiu akceptos la oferton ne plu estos mia amiko. Sed tio helpos nur ĝis certa limo. Estas multaj, kiuj volonte laboros por ili. Kaj simple necesas, ke ili atentu al Daŭd.”
Sera malfermas la okulojn. La urbo fandas. “Mi scias tion,” ŝi diras.
Ŝi turnas alfronti lin. Ambaŭ staras en angulo de malsanuleja atendo-ĉambro, cirkla ĉambro kantilevre elstaranta alte super la urbo ĉe angulo de la malsanuleja turo, kun ĝiaj spegulecaj fenestroj alfrontante tiel malsamdirekte, kiel faras la multaj facoj de insekta okulo. Televida aparato babilaĉas ĉe angulo, rigardata sen intereso de du kubaninoj, fratinoj, ambaŭ kun okuloj kaj brovoj grandigitaj per ŝminko pentrita en formo de flugiloj. Ilia patro trapasas la lastan periodon de virusa koreo, lia menso detruita: li kredas, ke ili estas harpioj, venintaj por manĝi lian hepaton dum li kateniĝas al la ŝtonego de l' malsano. Pasive ili atendas lian morton ĉe certa distanco. Proksime al ili, junulo ploretas en sinsekvaron da paperaj tuketoj. Torditaj paŝtelaj koloroj malordigas la plankon apud liaj piedoj, kvazaŭ dispremitaj floroj.
La okuloj de Miĥaelo estas akvecaj, ruĝe ĉirkaŭitaj. Liaj gestoj malglatas. Sera suspektas, ke li malsaniĝas.
“Mi havas laboron por vi,” li diras. “Ĝi eĉ ne estas kontraŭleĝa, kaj pagas per oro, tre multe.” Li mencias sumon, kaj laŭ la grandeco de ĝi Sera scias ke ĝi havas grandan ŝancon de risko. Miĥaelo estas honora viro, almenaŭ por interulo, sed donacemo ne estas unu el liaj karakteroj.
Sera marŝas al seĝo kaj permesas la korpon ripoze eksidi, sur oranĝaj plastaj kusenoj, provante esti bonhumora. Ŝi lasas la kapon faleti. La aero pezas pro la odoro de malfreŝaj cigaredoj.
“Por kiu mi laboros?” Ŝi demandas senespere.
Daud kuŝas en ĉambro malproksima je kelkaj pordoj inter la flagrantaj okuloj kiuj estas la lumdiodoj de liaj maŝinoj. Li estas konscia nun, la doloro maskita pro dozoj de endorfinoj pli grandaj ol li iam ajn konsumis eĉ dum la tempo de lia plej intensa misuzado. Brile rosa haŭto striigas lian korpon, ĉio tuje freŝa de l' fabriko, eĉ la tuta surfaco de unu tuta subbrako. Liaj gamboj ankoraŭ kovriĝas de gelateno, atendas transmeton de haŭto kaj muskolo. Kaj la transmeto atendas pluan pagadon.
La kloramfenildorfino de Sera preskaŭ elĉerpiĝas. Antaŭe oni supozis, ke ĝi estas rara kaj ke la merkato bezonis ĝin, sed nova fonto subite aperis ĝuste tiam, kiam ŝi devis pagi la unuajn kostojn por Daud, la prezo falegis. Normale ŝi atendus ĝis la releviĝo de ĝia prezo, sed la hisantaj maŝinoj kiuj subtenas lian vivon estas indiferentaj pri merkataj kondicioj...Ŝi devis surstratigi la endorfinon, eĉ dum la tempo de ĝia plej malalta prezo. Ŝi scivolas pri tio, ĉu eble Kuninham iel aranĝis tion.
La merkato konsideras ŝin venena nun, kaj ŝi scias tion. Ŝiaj kutimaj fontoj de enspezo ne plu ekzistas. Ŝi antaŭe laboris kiel defendistino, sed kiu deziras tian defendistinon, kian allogas pafadon? Kaj pri la specialaj laboroj...ŝi ne ricevis oferton. La surstrata onidiro raportas, ke ŝi interplektiĝas en tiaj aferoj, kiajn neniu volas tuŝi, ke ŝia situacio tro multe notindas. Ŝi povas fari kelkajn surstratajn vendojn, porti aĵojn por homoj kiuj ne volas movi ilin mem, sed tio ne sufiĉe pagus la malsanulejon kaj ankaŭ malkovrus ŝin, metus ŝin tro multe en la publikan rigardadon, ke ŝi neniam sciu ĉu iuj el la homoj kun kiuj ŝi merkatas eble volas kolekti la mon-pagon de Kuninham.
“Do. Por kiu mi laboros?” Ŝajne kvazaŭ tio ĉi gravus.
Miĥaelo la Hetmano rigardadas el la fenestron, lia vizaĝo blankigita pro la suno. “Por mi,” li diras. “Ekzistas laboro...” Li tordigas la esprimon kaj gestas ŝultroleve. “Eble io malĝustas en ĝi. Mi ne povas distingi pri tio. Ĉio ŝajnas esti ĝusta, sed la sento ne ĝustas. Mi volas, ke vi kontrolu ĝin por mi.”
Sera rigardas supren al li, scivolante ĉu tiu ĉi estas alia malrekta averto tia, kia estis tio de Kuninham. Eble Miĥaelo trovas ŝin tro varma por ke li ŝirmu ŝin plu, ke eble li jam suferas tro multan premon fare de liaj samkomercanoj. Eble li volas meti ŝin tie, kie ŝi povos fariĝi pafcelo.
“Kiu komercas?”
Ŝajne kvazaŭ la respondo de tio gravus, Ŝi devos akcepti la laboron malgraŭ ĉio, kiom ajn malbona ĝi ŝajnas esti.
“Mi akceptis ekspedon de nova sendaĵo,” Miĥaelo diras. Li malridetas kaj iras al apudan seĝon. Liaj mezkrure altaj molaj ledaj botoj knaras dum li sidiĝas. “Kristalaj matricoj por komputatoroj,” li diras pensante. “Dekkvin mil da ili. Bonkvalitaj, de fonto kiu neniam antaŭe alsendis tiom bone. Eble ili estas novaj komerculoj kiuj ĝuste nun atingis la grandajn merkatojn. Aŭ eble ili interulas por aliaj. Mi ne povas distingi.”
“Ĉu vi volas, ke mi gardu ĝin?”
“Jes. Kaj aliaj laboroj.” La Hetmano susuras kaj frotas la mentonon. “Ordinare, mi bezonus longan tempon por merkati kvanton tiom multan. Monatojn. Sed nun estas iu en la nordo, en Pensilvanio, kiu venis al Andre, dezirante matricojn mult-kvante. Kaj pagos bone por ili.” Liaj likvecaj okuloj turnas al Sera. “Mi ne povas imagi ian ajn kialon por ne vendi. Andre deziras la komercon multe. Sed estas tro multe da samtempeco en la afero, mi hermana.”
Sera scias, ke Andre estas unu el la leŭtenantoj de l' Hetmano. Ŝi rigardas dum Miĥaelo palpas siajn poŝojn por trovi rusan cigaredon.
“Eble iu provas manipuli min, sed mi ne povas elpensi pri kiu, aŭ kial.” Li premas la finon de cigaredo, ekbruligante ĝin per alumeto kiu tremas. Liaj manoj estas lentugo-havaj, maljunulaj manoj. “Tiuj ĉi homoj kun kiuj mi merkatas estas malgravuloj, kaj se ili estus ŝtelintaj la varojn, ili ne vivus longe. Ne sen protektado de aliaj. Sed neniu havas tiom da forteco, kaj ĝuste nun mi havas amikajn rilatojn kun ĉiuj, kiuj merkatas ĉe tiu ĉi marbordo. Tute mankas signo, ke iu ajn preparas militi kontraŭ alia. Do eblas, ke vi laboros por mi sen kialo.”
“Vi ne kredas je tio, Hetmano,” diras Sera. “Aŭ vi ne estus dunginta min. Ne kontraŭ tiom alta salajro.”
Li faras al ŝi longan senespriman rigardadon, la palpebroj tremetante en nervoza respondo al la vortoj de Sera, la cigareda fumo drivante plafonen. Malantaŭ ili la televidaparato komencas reklami iun novan anstataŭaĵon por kokaino, promesante, ke sklavigeco mankas, kun la sona parto estante plena de la hisado de ellasata gaso, de la ekscitite plezuraj eksklamoj de juna paro, kiuj ja ŝajne amas unu la alian. La cigaredo movetas tien kaj reen en la angulo de la buŝo de Miĥaelo dum li parolas.
“Mi dungis panteriston,” li diras. “Se ili intencis provi ŝtelon de veturilo kaj atendas, ke ili povos ambuski ŝarĝaŭton, ili ja surpriziĝos. Andre traktas la aferon, la monon. Li havos amikojn tie, kiuj protektos lin, sed mi volas, ke vi iru en la pantero. Atentu la aferon, atentu la panteriston. Vi jam dratiziĝis por pafiloj, ĉu?”
“Por pistoloj kaj maŝinpistoloj.” Sera gestas ŝultroleve. “Stilo mankas je pafiloj,” ŝi diras.
Li ridetas, iom sopirece. Ŝajne li jam multfoje aŭdis tiun ĉi argumenton, sed tamen scias, ke pafiloj valoras malgraŭ ĉio. “Mi akiros por vi Hekler-kaj-Koĥon, deksep-milimetran. Vi ekzercos per ĝi, jes?”
“Kiam ni faros la komercon?”
“Sabaton.”
“Do, mi ekzercos morgaŭ. Se vi povos akiru por mi la pafilon antaŭ tiam.”
“Mi sendos knabon kiu renkontos vin, portos vin al la pafekzercejo, kaj poste ricevos la pafilon tiam, post kiam vi ĝustigos ĝian uzadon je la blatoj. Kiam vi renkontu?”
“Morgaŭ. Ĉe la Plasta Knabino, je tagmezo.”
La Hetmano suĉas la cigaredon kaj kapjesas. Sera vidas spegulaĵeton de la televidaĵo en liaj okuloj, aŭdas la orelo-frapan rekomencon de iu Sudamerika komedio, la surbendigita raŭka ridado kiu respondas al akra-sonaj hispanaj vortoj. “Mi esperas, ke mi eraras pri tio ĉi, mi hermana,” diras Miĥaelo. Lia voĉo plenas de rusa bedaŭreco, kiu estas neniom malpli sincera malgraŭ tio, ke ĝi estas teatraĵeca. “Mi ja bedaŭrus, se nova milito komencus juste tiam, kiam ĉio ŝajne stabiliĝis.”
Por Sera, milito donus laboron, tamen ankaŭ ŝi ne deziras ĝin. Ŝi komprenas, ke la sola grava milito jam finiĝis, kaj ke ŝi kaj Miĥaelo ambaŭ jam venkiĝis en ĝi, ke plua batalado ĉi tie en la Amerika regiono estus nur por dividi tiun eluzitan restaĵaĉon, kiun postlasis la orbituloj, kiuj taksis ĝin ne sufiĉe valora por milito.
La Hetmano levas sin sur la piedojn. Liaj manoj faras nervozajn movojn. Sera levas sin samtempe.
“Mi iros por aranĝi pri la pafilo,” li diras. Longa vermo el cindro falas de sur la fino de lia cigaredo, postlasante makulon el griza polvo sur lia veŝto. Se li nun reagas kontraŭ premo, Sera pensas, se li pretas perfidi ŝin, tio okazos morgaŭ. Kiam la knabo venos kun la pafilo, li eble uzos ĝin. Ŝi provos esti preta kontraŭ tio, pretos fari propran agon, se la estonteco tenos tion. Ŝi levas la manon ĝis la gorĝo, kvazaŭ ŝi estus ciganino tuŝanta feron.
Liaj okuloj ne fokusas, rigardas ne al Sera sed al tio, kio venos, al la estonteco kiu, laŭ la direkto de lia reva alrigardo, ŝajnas atendi tuj super ŝia dekstra ŝultro. Ŝi sentas tenton turni la kapon por vidi tionafero , kio estas tie.
“Dankon, Miĥaelo,” Sera diras.
Li turnas la saĝecajn okulojn al ŝi, diras nenion. Ŝi kontraŭas tenton meti la brakojn ĉirkaŭ li, serĉi eron da komforto ĉi tie en la sterila brileco, ignorante la fakton, ke tiu ĉi estas nur komercaĵo kaj ke tiu ĉi viro eble jam aranĝis ŝian murdon... . Sed tia ĉi morto estus io preskaŭ bonvena, sentante kvazaŭ ŝia propra animo foriris dum ŝi rigardis la okulojn de Danica fariĝi marmorecaj, ke ĝi nun perdiĝis ie, kune kun ĉiuj aliaj aĵoj, kuj antaŭe donis al ŝi signifecon. Kien iru formita eksplodaĵo post farinte la taskon? Ĝi disflugas, nadloj de ŝtalo ĉiuj ĉasante la propran celon. Kiel forĵetaĵo, serĉante neekzistadon.
Iam antaŭe, ŝi pensas malakre, ĉio ĉi havis celon. Ŝia vivo havis kialon, pli larĝan fokuson, direkton, supren el la gravita puto kaj en la nigran ĉirkaŭantan purecon de senaera kosmo. Nun la fokuso jam mallarĝiĝis. Nun ekzistas unu sola imperativo, Vivu Post la Nuna Momento. La pasinteco apenaŭ gravas; la estontecon ŝi traktos tiam, momenton post momento, kiam ĝi venos. Ĉiu tiktako de l' horloĝo portos novan ŝanĝon, novan aspekton de l' imperativo. La Hetmano helpos ŝin trapasi tiun ĉi momenton, donos al ŝi pluan mallongan imperativon. Vivu ĝis morgaŭ, ĉeestu la renkonton ĉe la Plasta Knabino. Tiam, vivu post la renkonto, se eble.
La knabo trans la ĉambro ploras, disŝiras pluan paperan tualeton. “Saĝe ruzaj ili estis,” la Hetmano diras, “ke ili provis pere de Andre, sciante, ke Andre aldonis sian premon pluse al ilia.” Lia voĉo estas spegula, etendas en la eteron por serĉi la malamikon, kiu povas ekzisti tie, provante kompreni ties menson.
“Mi renkontos vian knabon,” Sera diras. Kaj ŝi foriras, antaŭ ol la doloro en la gorĝo povis barakte eskapi.
Daŭd estas nur kelkajn pordojn for, en komuna ĉambro kun maljuna viro kiu atendas rekonstruon de la koksaj artikoj. La floroj kiujn Sera kaj la infanoj de la maljunulo portis ne tute kaŝas la odoron de kontraŭmikrobaj ĥemiaĵoj. En supera angulo la televido montras tiun saman malgracian komedion, kiu ankaŭ montriĝis en la atendejo. La maljunulo rigardas atentege kaj ne atentas la ĉeeston de Sera.
“Saluton, Daŭd,” ŝi diras.
Lumdiodoj pulsadas verde en la angulo apud Daŭd, maŝinoj faras tik-sonojn dum ili plenumas siajn misterajn taskojn. Televida ekrano montras sinsekvaĵon el krute angulecaj paraboloj. Ĉitage li spiradas sen maŝina helpo, kaj lia koro batas per si mem. Super la kapo de Daŭd brilas pendanta tenilaro el nemakulebla ŝtalo, la traboj kaj pezaĵoj kiujn Daŭd bezonas uzi por ekzerci sian novan brakon. La ĥemiaĵojn kiun li antaŭe konsumis por ŝanĝi la koloron de siaj haroj oni malpermesis, kaj kie la haroj elkreskis post la razado, la haroj tie estas brunaj; ekzistas senhara loko sur la flanko de lia kapo, rosa pro nova haŭto. Kovrilo el gazo estas super la okul-kavo kiu baldaŭ pleniĝos per Kikujua vidilo. De sub la kovrilo estas drato kiu konektas al komputatoro sur la lit-frama breto, stimulante la optikan nervon. La litkovrilo formas tendon super la amputitaj gambo-restaĵoj, kaj de sube venas tubojn kiuj subtenas la vivadon de la histo kaj ostoj en ilia kovraĵo el gelateno.
Sera klinas super la lito por kisi lin. Ŝi tiras pakon da cigaredoj el poŝo, ekbruligas unu por li, kaj metas ĝin en lian buŝon. Lia restanta okulo estas atenta dum ĝi sekvas ŝiajn movadojn: li has jam akiris rimarkindan toleron por la dozoj da endorfinoj, kiujn oni donas al li.
Daŭd glutas. Lia gorĝo havas plastan butonon tie, kie antaŭe eniris la traĥeotomia tubo, per kiu la maŝino donis al li la aeron dum semajnoj. Lia voĉo estas raŭka, perforte sendita tra la difektita traĥeo, farita pli raŭka pro la cigareda fumo. “Kie estas Tigeto?” li demandas. “Le diris al mi, ke li venos.”
“Mi ne vidis lin.” Ŝi ne volas informi al Daŭd, ke Tigeto probable neniam ajn refoje venos, ke li probable jam delonge trovis alian knabon anstataŭe por Daŭd. Dum semajnoj Tigeto estis nur voĉo en la telefono kiu respondas al le vokoj de Daŭd sen entuziasmo, kiu dehakas pluan paroladon per plendo pro subite alvenitaj gastoj, postuloj de klientoj. Iu ajn malpli izolita ol Daŭd, iu ajn malpli senespera, jam delonge estus kompreninta la mesaĝon. Kiam Tigeto taksos, ke Daŭd povos gajni por li monon, nur tiam li vizitos.
“Oni povas komenci rekonstrui viajn gambojn nun, dum la nekstaj kelkaj tagoj,” Sera diras. “Unu post la alia, tuj post tiam, kiam vi sufiĉe fortas. Mi ĵus akiris laboron.” Ŝi provas rideti. “Ĉu vi preferas la dekstran unue, aŭ la maldekstran?”
Li kapneas. “Ne grave.”
“Mi estos for dum kelkaj tagoj. Ekde sabato.”
“Laborante.” Li etendas la rosan novan brakon supren kaj forskuas cindron de sur la cigaredo.
“Jes.” Sera sentas, ke estas febro malantaŭ la okuloj de Daŭd, iu senespera intenseco kreskanta. Li etendas supren per la bona mano por ekkapti unu el la teniloj de la peza ekzerc-aparato, ektenas ĝin, poste batas ĝin for pro frustriĝo. Kiam li parolas, li dente premas la cigaredon, mordante je ĉiu vorto.
“Tigeto promesis, ke li provos akiri por mi tiom da kontraŭhormonaj drogoj,” Daŭd diras. “Ĉu vi povas portu al mi iom? Eble morgaŭ, antaŭ ol vi foriros?”
Ŝi rigardas lin kun surprizo pri tio, kiom senespera li estas, kiom malproksima de realeco. Ŝi movas antaŭen por sidi sur la rando de lia lito, etendas manon por ekteni lian. Li ektiras la propran for.
“Ĉu vi portos al mi iom?” li krias.
Ŝi provas paroli milde malgraŭ la doloro en ŝia gorĝo. “Daŭd,” ŝi diras, “vi ne rajtas subpremi viajn hormonojn, ne dum vi provas rekreskigi muskolan histon.”
“Vi ne komprenas!” Tute senespera nun. Li batadas sur la matracon per ambaŭ pugnoj, resaltante de la matraco je ĉiu bato. Eta ruĝa avert-lampo komencas ekbriladi ĉe unu el la maŝinoj, ritme kun eta meĥanik-sona pepado. La maljunulo en la apuda lito movetas, lia komedio ne trudita.
“Mi kreskas barbon! Ili razas min nun ĉiumatene! Mi fariĝas malpli juna!” Li turnas la kapon for, ensuĉegas spiradon, tusas tra la muko kiu kovras la cikatritan traĥeon. “Ili deziras min nur se mi estas juna, miaj klientoj,” li diras. “Tigeto dungos min nur se mi restos juna.”
“Daŭd.” Li tusadas tro forte, por ke li parolu. Ŝi prenas lian cigaredon kaj elpremas la bruladon, poste etendas por lia mano per ambaŭ el siaj. Ĉifoje li lasas ŝin preni ĝin nun, premi ĝin kontraŭ la brusto, karese froti la harojn ĉe la supro de la falangoj. La averta pepado ĉesas, la lampo fariĝas verda refoje. “Vi estos forta,” ŝi diras. “Vi estos juna. Vi fartos bone. Vi havas nenion timindan.” Tio estas ĉanto de l' espero, kiun ŝi devas rediri ĉiun tagon. Fidante, ke ĝi efektiviĝu, aŭ almenaŭ, ke Daŭd grade kredu, ke ĝi efektiviĝos.
“Tiuj, kiuj deziras kriplulojn, mi malvolas esti kun ili.” Spireca flustro, lasta protesto tra la damaĝita gorĝo. Sera kisas lian manon, karesas la brakon, diras nenion. Sera diras tute nenion, ŝia lingvo tute le mutaj karesoj, el komforta tuŝado, ĝis la tempo venas por foriro.
En la atendejo ŝi telefonvokas taksion, informas ĝin pri kie ĝi trovu ŝin, eliras per unu el la malantaŭaj pordoj, per tiu apud la kafeterio. Ŝiaj nervoj vibretas dum ŝi paŝas preter la ŝarĝejo kie la manĝaĵo alvenas, ŝiaj okuloj salte rigardas dekstren kaj reen, serĉante de ŝi antaŭe ne viditajn vizaĝojn. Ŝi fermas per zipo la kiraso-jakon kaj turnas supren la kolumon. La ago ŝajnas stranga, la laboristoj de la kafeterio jam vidis tiun ĉi antaŭe, sed ankoraŭ ne komprenas ĝin. Ŝi ignoras iliajn rigardadojn, mem rigardas dekstren kaj maldekstren, klinigas sian pezecon kontraŭ la pordon.
La varmeco preskaŭ tiras la spiraĵon de el ŝiaj pulmoj. Ŝajnas, ke tuje ŝia korpo ekkovriĝas de ŝvito. Sera zigzagas preter aŭtomobilo lasata apud aleo, vidas neniun, rapide movas laŭ la bakanta bretono. La malsanulejo estas grandega kaj havas multon da elirejoj: la subuloj de Kuninham ne povas observi ĉiujn el ili.
La aleo malplaĉe odoras pro forĵetaĵoj, urino, kaj termigdalaĵo. Ŝi staras momenton, atendante, ŝiaj okuloj serĉas movecon en la malplenaj fenestroj, strebas vidi eblan pro rapideco ŝajne mallongigitan kuglon... . La taksio alvenas post malpli ol minuto: ŝi preskaŭ ĵetas sin en ĝi. Ŝi sentas sin pli sekura ĉi tie, kvankam ŝi scias, ke tio estas iluzio. Lastafoje ili uzis raketon; la rompeblaj pordoj de la taksio ne povus haltigi la iliojn de tiuj se ili ja volas eniri. Maldecas, ke ŝi eĉ per zipo malfermu la jakon, sed malgraŭ tio, ŝi faras ĝin.
Sera rigardas post la ŝultron dum la taksiio rapidas for observas hastan movadon tra la leviĝantaj ondoj da varmeco. Malnova dukolora Merkuro kovrita plejparte de griza subfarbaĵo salte ekiras de la vojflanko antaŭ ol ĝia pasaĝera pordo povas plene firmiĝi...
Nun ŝi certas.
Ŝi ĉasiĝas. Nun, je tiu ĉi momento, ne en iu malcerta estonteco. Ka la unua sento de Sera, surprize al ŝi, estas trankviliĝo. La striktega sento de maltrankvileco ĉe la nuko mildiĝas; tuje nun ŝiaj moskiloj ŝajnas malstriktiĝi, movi pli flue. La atendado finiĝis, ŝi komprenas la situacion kaj povos reagi.
Sed eble ŝi anticipas. Decas, ke ŝi unue fariĝu certa pri ĉio.
“Turnu maldekstren tie ĉi. Poste dekstren.” La ŝoforisto faras al ŝi strangan esprimon en la spegulo, sed sekvas ŝiajn instrukciojn. La Merkuro postsekvas, daŭrigas ioman malproksimecon nun post tio, ke ili certiĝis, ke la ĉasulo videblas. Sera fosas en la mansaketo por trovi la regulilon kaj ŝaltas la polic-bandan ondo-serĉantan radioaparaton, direktas la sonojn rekte en la orelan nervon nun ĉar ekzistas nenio alia kiun ŝi bezonas aŭdi. Pleneco da mesaĝa trafiko, sed nenio, kiu ŝajnas veni de la Merkuro. Ŝi eke serĉas sinsekvon da kanaloj. Nenio.
“Iru rekte antaŭen.” Ŝi preskaŭ certas, ke la Merkuro estas sola, ke ne ekzistas rezervitaj aŭtomobiloj. Ŝi levas manon al la gorĝo, kie loĝas ŝia amiko. Mustelo, mi vokos vin baldaŭ.
“Maldekstren.” La ŝoforisto ekrigardas ŝin per la spegulo refoje. Ili celas rekte al Veniso.
Ĉiu marborda havas ion tian, iun marnivelan kvartalon kiu estis tro granda por ŝirmi per tiam, kiam la maroj komencis leviĝi—nur Novjorko provis deteni la Atlantikon per sia vasta ĉirkaŭa muro, sed la muro rompiĝis dum la ŝtonega milito kaj nun Novjorko estas la plej larĝa Veniso el ĉiuj, kun duono de la insulo balaaita de grizaj ondoj dum la printempaj tajdoj, la kvazaŭ bolantaj blankaj ondosuproj grimpantaj la malplenajn stratojn, kirliĝantaj inter la rompitaj ruinaĵoj, ĉasantaj la maleolojn de la hompj kiuj ankoraŭ loĝas tie, kiuj vidas la malrapidan erodadon, la malrapidan redonadon al la maro, de la plej granda urbo el legendeco...
Sed la tajdo de la urbo Tampa Golfo ne estas multa, nur grandas je kvar-kvin centimetroj, kaj la Veniso ĉi tia estas pli stabila. La trankvila golfo estas kontenta manĝi la urbon grade, rezervante la plej grandajn mordaĵojn por la someraj ŝtormoj. Tiam, kiam la akvo leviĝis, oni elfosis kaj pliprofundigis la havenon, sed lasis la loĝan kaj komercan kvartalojn por grada detruiĝo, permesis la multekostan strandan terenon perdiĝi po milimetroj je ĉiu tajdo. El la maro progresas linion da detruitaĵoj, la plej foraj konstruaĵoj ne estas multe pli ol rublo, eble unu-du kamentuboj, sur la grundo estas konstruaĵoj kiuj klinas maren, kvazaŭ anticipante la eventualan falon, aŭ montras sian forŝtelitan internaĵon post la forfalo de gia mar-flanka muro. Kelkaj preskaŭ ne tuŝiĝis: la masivaj ŝtonaj muroj de iu malnova oficara konstruaĵo staras rekte supren, makulitaj sed defiaj. Kaj pli malproksime landen, kie la akvo ondete profundas nur duonmetre super la malnova pavimo, la konstruaĵoj staras sen difektoj, preskaŭ enloĝeblaj.
Oni jam delonge senenhavigis ilin, kompreneble, forportis ĉiun meblon, eltiris ĉiom da ligno, ĉiun elektrodraton. Post la milito la konstruaĵoj estis hejmo por miloj da fuĝintoj, kiuj migris al sendifektitan Floridon el la detruitejoj de la nordo, kaj la furioza ekokupiĝo certe ne plibonigis ilin. La fuĝintoj forlasis kelkajn kadukaĵojn, forĵetitajn meblojn, kiujn ili aŭ retovis aŭ konstruaĉis, matracojn, putrantajn littukojn, montetojn el fungomanĝataj vestaĵoj, aĵoj kiuj povas esti uzata de posta generacio de fuĝontoj.
Malmultaj loĝas en Veniso nun, nur kelkaj obstinaj stranguloj, migrantoj trapasantaj de alia loko, kaj tiuj, kiuj fuĝas kaj jam eluzis ĉiun alian kaŝlokon. Kaŝemuloj tiaj, kia Sera.
La taksio iras sur vojo konstruita super la tajd-limo, sur superakva vojo, kiu, flankite de diafana akvo, kurbas eksteren al la ruinita urbo, eventuale trapasante la golfon kaj kondukante al la dronanta Sankt-Petroburgo. Disrompitaj fensetroj ŝajnas enrigardi la taksion. “Haltu tie ĉi,” ŝi diras, kaj dum la inerci-rado malkluĉiĝas, ŝi komencas puŝi banknotojn tra kontraŭpafa ŝirmo-glaco. Se la plusdonaco estus ŝia lasta, ŝi pensas, ĝi estu granda.
Li kalkulas la monon kun surprizo dum Sera sketas malsupren laŭ la kruta vojflanko. Varmeta akvo bonvenigas ŝin dum radioaparataj konversacioj hisas statike en ŝia kapo. Lotusoj karesas ŝiajn maleolojn dum ŝi marŝas tra malprofunda golfeto inter paro da apartamentaroj. Ŝi aŭdas de malantaŭe la mallaŭtan hisadon de la Merkuro sur la superakva vojo, sed ne kuraĝas riski ekrigardon. Ŝi pasas tra pordo en apartamentaran enirejon, la sonoj en ŝia kapo mallaŭtiĝantaj.
La ĉambro plenas de mallumeco kaj de akraj, malsekecaj sonoj. Ŝlimo leviĝas ĉirkaŭ ŝiaj piedoj dum spegulaĵoj de ondetoj dancas sur la plafono. Fungo suprengrimpas la antikvan, surskribitan murpaperon, algoj manĝas la malnete skribitajn fivortojn de la antaŭaj loĝintoj. Stultfiŝo refojade atakas ŝian kruron, gustante ion, kion ĝi deziras. La pordoj de lifto estas malfermaj, montrante rompitajn spegulojn, pendantan kablon. Zorge marŝante sur la krustohava tapiŝo, Sera elektas supreniri la ŝtuparon ĝis interetaĝa platejo kaj elrigardas du sekundojn preter rompita, tranĉilo-pinta fenestropeco.
La Merkuro jam alproksimiĝis plu je 300 metroj laŭ la superakva vojo kaj haltis sur la flanko. Du kapoj rigardadas elen dum la trafiko glitas preter ili. Sera ektenas la regulilon kaj malŝaltas la voĉojn en ŝia kapo. La paro forlasas la aŭtomobilon kaj komencas marŝi laŭ la vojflanko. Sera supreniras la ŝtupojn.
Eĥoj de ŝia infaneco resonoras de la rompitaj muroj, de la forĵetaĵoj kuŝantaj sur la ŝuparaj platejoj. Dum kiom da jaroj ŝi vivis en loko tia, kia tiu ĉi? Kiom longe ŝi kaŝis sin en anguloj, ludis en la koridorojn disŝutitajn de vitropecoj. Nu, ŝi nun revenas refoje—havanta neniun alian lokon por fuĝi. Sera revenas al la koridoroj de la infaneca memoro, revenas por ludi pluan ludon de kaŝo-kaj-serĉado.
La ŝtuparo plene lumiĝas pro la romiptaj fenestroj, tra kiuj ĉiu antaŭa pluvego jam striigis la murojn. Freneze aspekta multaĵo da fungoj kreskas sur ĉiu plata surfaco. Kadukaj ŝtupo-tabuloj kurbas malsupren sub la makulita tapiŝo. Sera postlasas piedo-premajn markon en la malsekegan ŝtofon, ke ili estu facila kondukilo por la du ĉasantaj soldatoj.
Tio ĉi estas malnova trompilo. Oni lasas piedmarkojn en koridoro, kaj poste marŝas malantaŭen en tiuj samaj markoj. Ŝi movas kun infaneca facileco. Kaj konataj ordoroj kaj memoroj leviĝas dum ŝi saltetas malantaŭen tra la rublo. Laste, ŝi saltas flanken, en malluman apartamenton, por atendi, preta por ekmovi. Kun hiso, ŝi enspiras dozon de hardfajro tra ambaŭ naztruoj por ekfunkciigi ŝiajn dratizitajn nervojn, por instigi la nervajn ĥemiaĵojn, ke ili pli eke saltu dum ili kuras furizoze laŭ la nerva komuniko-reto. Ŝi aŭskultas. Ŝi gustas la ŝviton sur la supera lipo. Ŝia korbatado kaj spirado plimultiĝas silente tra ĉiam pli altaj niveloj, pretaj por tiam provizi sangon kaj oksigenon al la histoj, kiam la tempo ĝustas... .
Kiom ofte ŝi faris tion ĉi dum la knabineco? Kiom ofte ŝi kaŝis sin en malluma ĉambro dum la ebria uraganulo, kiu estis ŝia patro, furiozis ekstere, kriegadis al ŝi minacojn, frapegis kontraŭ la pordon, kun la tremblantaj brakoj de Daŭd ĉirkaŭ ŝi dum ŝi gustis la odoron de ilia komuna timo? Sed tiuj memoroj de infaneco nun havas superkuŝantajn nivelojn, bildojn de malpaceco pli malhela, de kroĉistoj kuŝantaj sangokovrite sur vojetoj apud liaj sakoj de varoj, de kuristoj kaptitaj en la natria lumo de policaj ŝerĉ-lampoj , kies piedoj baraktas por akiri pli da froteco sur malseka betono, de Mustelo faranta sian ruĝan cibernetikan taskon, penetrante la mallumecon de ies timigita koro. Sed tiuj postaj timoj estis neniel same al tiu pli frua timo; la noktoj kun ŝia patro, ŝia teruro dum la dormĉambra pordo finfine rompiĝis, la ĉarniroj eltiriĝantaj inter palaj fendaĵoj de ligno dum ŝia patro staris siluetata pro la flava lamplumo de la koridoro, la rompita botelo en lia mano...
Ili venas: Sera aŭdas la frotadon de piedoj sur la krispa tapiŝo. Ŝi eligas la ŝviton el la okuloj per palpebrumo, larĝe malfermas la buŝon kaj provas spiradi profunde, silente. Mustelo movetas en ŝia gorĝo, glutante ŝian langon. Estas eble, ke tiu ĉi paro povas havi eĉ pafilojn, kaj tio necesigas, ke ŝi tre rapide taksu ilian fortecon dum la mallongaj sekundoj tiam, kiam ŝi povas vidi ilin, kaj eble, ke ŝi ŝanĝu la taktikon. La drogo faras, ke ŝiaj nervoj eksalti, urĝas, ke ŝi ekmovu. Malklaraj fantomoj movas je la rando de ŝia vidkampo. Ŝi devigas ŝin stari senmove.
La unua viro preterpasas, atentante la piedmarkojn, siluetita dum nura sekundo—kaj Sera vidas junan viron kun eke movemaj okuloj kaj blondaj haroj glate kombitaj antaŭen en elstara formo, vidas senmanikan jakon kaj tatuojn sur la drate maldikaj brakoj, kaj bastonon—ne basbalan batilon—pendantan malstrikte de la maldekstra mano. Kaj nun al alia viro aperas en la aperturo de la pordo; kaj Sera movas.
Ŝi sendas la Mustelon kontraŭ liaj okuloj en rekta atako tiel, kiel ekbrilo de fulmo, sed li jam vidis la movadon el la angulo de unu okulo, kaj sukcesas ekturni la kapon; kaj Mustelo frapas lin desalte je la vanga osto, postlasante ruĝan sulkon... Sed la frapo kaŭzis, ke li levu la manojn supren por ŝirmi, lasante malfermejon por la piedbato, kiun ŝi alsendas al lian mezon per la tuta forteco de ŝia movanta korpo. Li mismarŝas, la brakoj svingante ventumile. La glacieca rebrilo de tranĉilo spegulas ekbrilojn de lumo kontraŭ la tapiŝo, malaperas en la mallumecon. Sera retiras Mustelon kaj ensuĉas porcion da aero, jam turniĝante al la viro, kiu havas la basbalan batilon. Ambaŭ tiuj ĉi junuloj, ŝi memoras nun, estas malpli alta ol ŝi; ŝi volonte akceptas la avantaĝon de ŝiaj pli longaj membroj.
Ŝi ekrigardas trans la ŝultro por celigi malantaŭan piedbaton al la korpomezo de la tranĉilhava junulo, kiu helpas ŝovi ŝin antaŭen kaj lin malantaŭen, kaŭzante, ke li falu sur la postaĵon kun eŭrupcio de ellasa spiro dum Sera flugas tiel, kvazaŭ ŝi estus lanco al ŝia celo; sed tiu ulo estas tro rapida. La batilo svingas laŭ hisa arĥo antaŭ ol la junulo eĉ povis vidi tion, kio venas al li, kaj Sera, movanta antaŭen, scias, ke ŝi frapiĝos. Ŝi provas ŝirmeti sin kontraŭ la frapo per unu brako, sed ĝi trovas ŝin plenaforte je la ventro, la ŝirmiga jako disigante la energion iom, sed ne sufiĉe. La sprio eliĝas el ŝia korpo en eka ventaĵo tiam, kiam ŝi frapegiĝas kontraŭ la muro; sed dum la resalto, ŝi jam turniĝas interne de la svingarĥa distanco de la batilo. Ŝi flaras la florecan odoron de lia har-aranĝiga oleo dum ŝi kemencas alfrapi, celante liajn okulojn per la ungoj.
Li maltenas la batilon, kio estis laŭ ŝia deziro, kaj ektenas ŝiajn maleolojn, puŝante malsupren, tirante ŝiajn brakojn aparte, krucuminte ŝin, por ke ŝi estu vundebla per tranĉilo de malantaŭe. Liaj tatuoj ondetas dum li kontraŭas ŝian fortecon. Ŝi celas genuan baton al liaj testikoj; sed li turniĝas, kaj akceptas, ke la batu frapu lin je la femuro. Estas rideto nun sur lia vizaĝo, parte nur batala grimaco. Sed Sera vidas, ke li ja ĝuas la ideon, ke li nun havas virinon en dezirebla pozicio, senhelpa, tenata kontraŭ lia antaŭo.
Per la Mustelo, ŝi boras lian maldekstran okulon, kaj la rideto fariĝas vezikeca kriego. Li falas, nur hazarde movanta membraro, kun fluanta sango pleniganta la ruinitan orbiton—Mustelo eble vundis parton de la antaŭcerbo. Sera jam komencas retiri Mustelon, por ke ŝi povu frapi refoje, turniiĝante ĝustatempo por ŝirmi sin kontraŭ piedbato kaj pugnobato de la tranĉilhava junulo, sed alia pugnofrapo frapas ŝian mamon kaj ŝi sentas doloron dissendiĝi laŭ ŝiaj tro efektivaj nervoj.
Li havas dratizitajn nervojn—Sera scias tion tuje. La reagoj de nigrazona batal-artisto de almenaŭ la dua grado ĥiurgie enmetita en kristalo en lia malantaŭa cerbo, multobligas lian rapidecon. Sed la reagoj de 157 centimetrojn alta koreano ne bone adaptiĝas por 182 centrimetrojn alta okcidentano sen multo da ekzercado, kaj tia dediĉo estas fremda al la plimulto de tiuj stratloĝuloj, kiujn Sera renkontis... . Sera jam interplektis la proprajn reagojn kune kun tiuj de ŝiaj blatoj, ekzercante la dratizitajn reagojn, ke ili fariĝu proprecaj al ŝi, ordigante ilian uzadon kun tio de la Mustelo.
Ilia batalo estas akra kaj proksima, la sango de lia vundita vango disflugas en gutojn dum ili pugnofrapas, luktas, kaj frunte batas. Mustelo lasas sangajn vundojn sur liaj antaŭbrakoj dum li provas ŝirmi sin kontraŭ ĝiaj atakoj. Ŝi tiras sin pli proksime kaj pelas sian frunton en lian vizaĝon, kaj nun ŝi staras susper lia senkonscia korpo dum ŝi provegas spiradi kaj aŭskultas la alarme subitan senmovecon.
Steloj flagras en la periferioj de ŝia vidkampo. La doloro, kiun ŝia timo ĝis nun subpremis, revenas venĝe. Sera masaĝas siajn mamon kaj ripojn, malfacile spirante, apogante la korpon kontraŭ la fungokovrita muro dum momento da plene ĝuita maltensiĝo. Ŝi trovas la tranĉilon kaj basbalan batilon...kaj scivolas, dum momento, pri kian mesaĝon ŝi volas postlasi.
Tiuj ĉi viroj evidente ne apartenas al Kuninhamo. Ili estas nur paro da stratloĝantoj, kiuj serĉis monprezon, kaj ne plene komprenis pri tio, je kia alta nivelo ili provis partopreni. Kvankam tio, ke ili estas atakemaj kaj stultaj, tamen Sera ne povas instigi sin, ke ŝi postlasu paron da korpoj ĉi tie en la ruinita koridoro. Tamen, eble estos politike saĝa, ke ŝi postlasu instruan ekzemplon por la aliaj stratloĝantoj, kiuj eble konsideros fari same. Paro da facile videblaj ekzemploj portantaj gipsajn bandaĝojn eble efikos mirakle.
La unua viro jam perdis parton de sia cerbo; do Sera decidas rompi nur lian makdekstran brakooston per la basbala batilo. La tranĉilhavulo vekiĝos kun paro da disromiptaj klavikloj. Sera ĵetas la basbalan batilon tra la pordon de apuda apartamento, trovas la mansaketon, kaj foriras kun la ŝlosiloj de la Merkuro.
Kiam Sera supreniras la superakvan vojon, ŝiaj ripoj jam komencis ekdoloregadi je ĉiu paŝo. La seĝo de la Merkuro portas bandaĝojn el glustrio, kaj ĝi dolorigas ŝiajn femurojn pro ĝia bruliga vermeco. Religia medalo pendas de la antaŭglaca spegulo. Ŝi devas movi la seĝon malantaŭen por ke ŝi havu spacon por la longaj gamboj.
Ŝi ekfunkciigas la motoron kaj rapidas laŭ la superakva vojo, celante Sankt-Petroburgo, preterpasante la malplenigitaj konstruaĵoj de Venico. La mara vento blovas tra la fenestro kaj malvermetigas ŝin. Ŝi sentas, ke la hardfajro malfortiĝadas, ke la nervoj maltensiiĝas, ke la adrenalina ondo balancas, pretas fali, kaj tial levas la enhalilon el la mansaketo kaj donas al si pluan dozon, por ke ŝi povu daŭre konduku sin trans la akvon de la golfeto.
Antaŭ ŝi, urbo fandas en la posttagmeza vermeco. Ŝi gustas la rapide blovantan venton dum ŝi rapidas alte super la akvo. Baldaŭe, Sera scias, ŝi atingos la supron, komencos la falon. Sed ne ĝuste nun. Por la nuntempo, ŝi nur volas daŭrigi la supreniradon.
~ ĉapitro kvar ~
~ fintradukita ~